Bonvenon en la virtualan muzeon de Nikolaj Reriĥ! La muzeo entenas bildojn de pli ol 200 pentraĵoj kreitaj de rusa artisto Nikolaj Reriĥ en la unua duono de la 20-a jarcento. Pli da informo pri Nikolaj Reriĥ troveblas ĉe www.roerich.org.

Kiam vi premos sur la ligilo "Eniro en la muzeon" malsupre, vi vidos hazarde elektitan pentraĵon el la kolekto de la muzeo. Poste vi povas simple promeni tra la tuta galerio premante butonojn "Next" aŭ "Previous" malsupre de la ekrano. Pentraĵoj estas aranĝitaj laŭ alfabeto. Butono "Home" kondukos vin reen al ĉi tiu bonveniga paĝo. Tri menuoj supre kaj dekstre de la paĝo ebligas ŝanĝi aranĝon de la pentraĵoj. La unua menuo ŝanĝas ordon de la bildoj, la dua determinas parametron de filtrado, la tria - permesas tuj transiri al ĉiu dezirata bildo. Ekzemple, se vi ordigas bildojn lau parametro "jaro", vi povos helpe de la dua menuo elekti nur tiujn pentraĵojn, kiuj estis kreitaj en 1940. Listo de tiuj pentraĵoj estos montritaj en la tria menuo. Se kondiĉo de filtrado ne estas, tiam la tria menuo prezentas liston de ĉiuj pentraĵoj, listigitaj lau parametro en la unua menuo.

- Eniro en la muzeon -

 


Eesti | Lietuviškai | Русский | Український | English | Deutsch | Esperanto